Saluton,
de s-ro Joseph Schiffer mi ricevis la sekvan informon, alvokon. Volonte mi
plusendas al la AGEI-dissendolisto.
16 - 18 septembro 2011, BAVELO-Seminario en Villingen
Ĉu komencanto, ĉu sperta parolanto, ĉiu trovos ion allogan en la
programo de la ĉiujara BAVELO-Seminario. Esperanto-kursoj kaj interesaj
prelegoj, garnitaj per turismaj ekskursoj kaj bunta vespera programo.
Renkontiĝon en internacia etoso kun partoprenantoj diversnaciaj garantias
la kunlaboro kun niaj francaj najbaroj de Esperanto France-Est.
Detaloj: http://esperanto-bw.de/pages/eo/bavelo-arangoj/bavelo-seminario/invito.php
Korajn salutojn de Zsófia Kóródy